Bona kaj mabona prononcadoj

Bona kaj mabona prononcadoj

00:00
05:33
Bona kaj malbona prononcadoj
(John Wells)

En Esperanto, same kiel en kredeble ĉiu funkcianta lingvo, ne ĉiuj prononcmanieroj estas same ŝatataj. Oni ofte aŭdas opiniesprimojn kiel "Li havas malbonan elparolon", "Ŝi tre bone prononcas la lingvon". Kiun bazon havas tiaj eldiroj? Kiuj estas la kriterioj de bona kaj malbona prononcadoj de Esperanto?
Mi konsentas, ke tiaj opiniesprimoj havas parte estetikan bazon; sed tiun flankon ni volas lasi ekster la nuna diskuto. Do ne estos nun parolo pri belo kaj malbelo.
La unua kriterio, kiun ni povas rimarkigi, estas la praktika. Bona prononco estas tiu, kiu ebligas interkomprenon inter esperantistoj de malsamaj etnaj lingvoj. Ĝi estas tiu, kiu faciligas interkomunikiĝon per la internacia lingvo. Tial mi malrekomendas, ekzemple, la kutimon de kelkaj angloj prononci /r/ tiel, ke alilingvanoj povas miskompreni ĝin: oni konfuzus, ekzemple, oro kaj ovo.
La dua kriterio, aŭ pli ĝuste kriteriaro, estas lingvistika. Bona prononco estas tiu, kiu spegulas la fonologian karakteron de Esperanto. Ĝi estas tiu, kiu nepre distingas inter ĉiu paro da fonemoj prezentiĝantaj per malsamaj literoj en la ortografio. Ĝi estas tiu, kiu laŭeble konservas la striktan rilaton inter ortografio kaj prononco. Tial mi malaprobus, ekzemple, se iu hispana aŭ japana esperantisto ne distingus inter / b/ kaj /v/: kiel ni sciu, ĉu li bolas aŭ volas? benas aŭ venas? vidis korbon aŭ korvon?
La tria kriterio estas geografia. Bona prononco estas tiu, kiu estas geografie neŭtrala. Ĝi estas tiu, kiu ne montras lokajn apartaĵojn, regionismojn aŭ naciismojn. Ĝi estas tiu, kiu ne ebligas al la aŭskultanto diveni, el kiu lando venis la parolanto. Ĝi estas internacia. Tial mi konsilus, ekzemple, ne prononci /o/ kiel diftongon; ĉar diftonga /o/ karakterizas precipe anglalingvanojn. Mi konsilus ne prononci /n/ kiel palatalon antaŭ /i/; ĉar palatala /n/ en ni karakterizas precipe polojn. Mi konsilus akcenti la antaŭlastan silabon de vorto, ne la lastan; ĉar akcenti la lastan silabon karakterizas precipe francojn.
La kvara kriterio estas sociologia. La socia portanto de la lingvo Esperanto estas ĝia parolantaro, ĝia lingvokomunumo. Tiu kolektivo, geografie disa sed spirite kunligita, havas amason da komunaj kredoj, opinioj, sintenoj - en la plej vasta senco, komunan kulturon. Inter tiuj komunaj opinioj estas iuj, kiuj rilatas al la prononcado. Tio ŝajnas esti la klarigo de tio, ke - ekzemple - /r/ prononcata per vibro de la langopinto estas pli ŝatata ol diversaj aliaj specoj.
Pri la fakto, unika en la historio de la homaro, ke Esperanto transformiĝis de kabineta projekto surpapera al vivanta, plene funkcianta lingvo, - pri tio oni plurfoje atentigis. Atentinda estas ankaŭ la fakto, ke ĝi kreis en si normojn de prononcado. Tiuj normoj ne estas absolute unuecaj kaj certe ne estas observataj de ĉiuj parolantoj de la lingvo; sed estas grava sociolingvistika fakto, ke ili ekzistas. Se oni foje gratulas min aŭ iun alian pro bona prononcado de Esperanto, tio signifas, ke mi, aŭ li, sukcese liberiĝis el la fonetikaj katenoj de la gepatra lingvo por alpreni tiujn normojn... aŭ ke ni saĝe elektis gepatrojn, parolantajn la ĉeĥan aŭ la serbokroatan.
以上内容来自专辑
用户评论

    还没有评论,快来发表第一个评论!